Lettera ai Reali di Spagna | |
---|---|
letero • eldono aŭ traduko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Kristoforo Kolumbo |
Lingvoj | |
Lingvo | itala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 14-a de marto 1493 |
La malkovroj faritaj dum la unua ekspedicio estrita de Kristoforo Kolumbo al tio kio aktuale estas konata kiel Ameriko estis publikigitaj en 1493 pere de serio de leteroj kies aŭtoreco estis atribuita tradicie al la propra Kolumbo. Ĉirkaŭ komenco de aprilo oni presis en Barcelono leteron en kastilia lingvo direktita al alta funckiulo de la Reĝlando Aragono[1], Luis de Santángel; kelkajn semajnojn poste oni publikigis en Romo tradukon al latina ĉu de tiu sama dokumento ĉu de alia letero tre simila direktita al la reĝa trezoristo Gabriel Sánchez. La versio en latino disvastiĝis rapide tra tuta Eŭropo, kaj estis reeldonita kelkajn fojojn kaj tradukita al aliaj lingvoj.[2] Poste aperis manuskriptoj de enhavo simila al la letero presita en Barcelono kaj, en 1985, kopio eble jam de la 16a jarcento de letero de Kolumbo al la Katolikaj Gereĝoj datita en marto de 1493 kaj kiu temas pri la sama afero.[3]
Tiuj leteroj priskribas la malkovritajn insulojn, partikulare Kubo kaj Hispaniolo, kaj la kutimaron de ties loĝantoj, kun ampleksa etendo pri troigoj pri la grando de la insuloj, ties riĉoj kaj afableco de la indiĝenoj.[4][5] Tamen, ili havigas malmultan precizan informon pri la vojaĝo (oni ne referencas ekzemple la perdon de la kapitana karavelo)[4] kaj, eĉ, kelkaj el ili kontraŭdiras aliajn fontojn, partikulare la Surŝipa taglibro.[6]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search